пʼятницю, 20 жовтня 2017 р.

“545 nanometroj” en Ternopilo

Kreiva renkontiĝo “545 nanometroj” kun neordinara persono, Esperantisto, tradukisto, socia aganto, speciala gasto de Vaganta festo de dokumenta kino pri homaj rajtoj Docudays UA en Ternopilo – Viktoro Pajuk (Ĉikago, Usono) okazos la 27an de Oktobro 2017 je la 15:00 en Biblioteko-muzeo “Literatura Ternopolio” (str. I. Franko, 21).
Dum la evento okazos prezentado de unika eldono de originala esperanta poezio tradukita ukraine “La verda antologio”, kiun inspiris, kompilis, kuntradukis V. Pajuk. Ĉeestontoj de la evento ekpovos ne nur interŝanĝi per opinioj kun s-ro Viktoro, sed ankaŭ kun liaj gastoj.

***
«Verda Antologio» enhavas verkojn de 33 konataj poetoj, verkintaj en la Internacia Lingvo Esperanto en XIX–XXI jarcentoj, tradukitaj ukraine. En tiu amplekso Esperanta poemaro, tradukita nacilingve, estas eldonita unue en la mondo.

Немає коментарів:

Дописати коментар